Antonia Montaro: La reta IJK superis la atendojn

La pandemio de la malsano COVID-19 devigis plurajn okazaĵojn esti ŝovitaj aŭ nuligitaj. Tio koncernis ankaŭ la Internacian Junularan Kongreson, la plej grandan junularan Esperanto-renkontiĝon, kiu plene translokiĝis en Interreton. Siajn spertojn pri la kongreso priskribis por Esperanto-retejo Libera Folio la kunorganizanto Antonia Montaro.

Fine de aprilo estis definitive – IJK devos realiĝi en la interreto. Sed kion signifos tio? Tion sciis nek ni organizantoj, nek la partoprenontoj. Efektive, eĉ tagon antaŭ IJK, ne estis tute klare kia ĝi estos. Nun, post la kongreso, mi povas konstati ke ĝi estis mejloŝtono en pluraj manieroj.

Se vi ĉeestis regulajn unuhorajn skajpalvokojn kaj imagis ke IJK estos simila, vi subtaksis ĝin. La kongreso havis la elementojn de junulara renkontiĝo kiuj al mi estas klasikaj: koncertojn, interkonan vesperon, internacian vesperon, novulan programon, Gufujon, kvizon, ludadon de Homlumpo, prelegojn pri lingvoj, rakontojn pri longaj biciklovojaĝoj, diskutrondojn pri feminismo kaj plej grave: mojosegan etoson.

La babilado estis malstreĉa kaj amika, kvazaŭ la partoprenantoj konus unu la alian jam de longa tempo. Ĉi tiu IJK, same kiel ĉiu alia, estis intensa sperto. Per la programo kaj la platformo en kiu ĝi okazis, kreiĝis sento de komuneco. La 80 programeroj havigis temojn por priparoli kaj inspiris al internaj ŝercoj. Ĝuste la bonega etoso surprizis kaj partoprenantojn kaj organizantojn.

La reta IJK ne nur estis surprize bona imito de ĉeesta renkontiĝo. En pluraj manieroj, ĝi klare venkas siajn antaŭintojn. Plej grave ĝi ebligis partoprenon de homoj loĝantaj en pli da landoj. Mi kuraĝas aserti, ke kun siaj 316 partoprenantoj el 52 landoj, la reta IJK estis la plej internacia IJK iam ajn.

Por la unua fojo en la 76-jara historio de IJK partoprenis filipinano, kaj fakte ne nur unu, sed dek tri! Kaj tio estas nur unu ekzemplo. Estis programkontribuantoj el Novzelando, Barato, Ĉinio, Benino, Togolando, Burundo, Germanio, Britio, Usono kaj Brazilo, por nomi kelkajn.

Partoprenanto de IJK ne bezonis koni la statistikon por rimarki, ke estis reprezentantoj de ĉiuj mondpartoj. Tio frapis onin jam dum la interkona programo, kiam ĉiuj desegnis sian lokon sur mapo sur la komuna virtuala tabulo.

Dum la resto de la kongreso, tiuj kiuj ne povus veni al fizika kongreso, almenaŭ ne en Eŭropo, estis tiuj kiuj plej aktivis. Ili sendis filmetojn. Ili profesie prezentis programerojn. Ili senlace kaj kun multe da entuziasmo paroladis en la Gufujo. Mi estas tiom dankema ke mi havis la ŝancon renkonti tiujn homojn kaj esperas vidi ilin pli en Esperantujo!

Estis multaj ebloj por interagi en la reta platformo, kaj la partoprenantoj kune eksperimentis kun la disponigitaj spacoj kaj funkcioj. La virtualaj ĉambroj similis al ĉeesta renkontiĝo. Oni povis elekti ĉu paroli nur voĉe aŭ ankaŭ ŝalti sian kameraon. Unu estis nomata “Koridoro” por spontanee babili. Kelkaj aperis je specifa tempo por pli serioze diskuti specifan temon. Estis la tiel nomata klasĉambro, kie oni povis dividiĝi en malgrandaj ĉambroj por solvi taskon. Nova estis la partopreno per skribado. Tio estis praktika se oni ne volis veki sian kunloĝanton, se oni estis en brua loko, aŭ se oni havis malfortan retkonekton.

Laŭ nia enketo, triono de la partoprenantoj nur skribe komunikis dum la tuta kongreso. Mi vidis ke multaj homoj ĝuis la apartan tekstobabilejon sub prelegoj kaj koncertoj. Tie oni povis saluti, ŝerci kaj klaĉi tute sen ĝeni la prezentiston. Estis ankaŭ aparta funkcio por skribe starigi demandojn, kaj oni povis voĉdoni por jam proponitaj demandoj. Mi malofte vidis tiom multe da engaĝiĝo dum prelegoj en aliaj kongresoj – kaj tio estas komprenebla! En ĉi tiu formato pli da homoj kuraĝas demandi ol kiam necesas voĉdiri ĝin al ĉambro plena je okuloj direktitaj al la parolanto.

Plia avantaĝo estis ke la reta IJK igis nin esplori novajn manierojn por amuzi la spektantojn. Dum la koncertoj okazis interkanta intervjuo, kiu ebligis interagon inter artistoj kaj publiko alian ol la kutimaj aplaŭdoj, kiuj en reta elsendo ne aŭdeblas. La kvizoj havis viglajn prezentistojn kiuj kunhavigis interesajn faktojn kun la partoprenantoj. La tuta kongreso taŭge finiĝis per festo – Mondovizio, versio de internacia vespero kun eminenta ĵurio, kiu bele komentis la dancadon, kantadon kaj ludadon, kaj je ĝia fino la publiko voĉdonis por sia plej ŝatata kontribuo.

Mi estas inter la homoj kiuj ne bedaŭras, sed aprezas, la devigan enretiĝadon de niaj kongresoj ĉi-jare. Ĝi estis grava leciono por nia movado. IJK montris la potencon de reta renkontiĝo: tute novan nivelon. Mi defias vin trovi alian ekzemplon de ĝia grandeco kaj internacieco, ekster Esperantujo.

Kio sekvos? Mi scias ke estas pluraj homoj kiuj entuziasmas pri organizado de semajnfina reta renkontiĝo, kaj laŭ nia enketo 4 el 5 partoprenintoj plej verŝajne partoprenus denove. Mi forte kredas ke ni ne vidis la finon de grandaj retaj junularaj renkontiĝoj!

Antonia Montaro

Permesilo Krea Komunaĵo
Antonia Montaro: La reta IJK superis la atendojn fare de Antonia Montaro estas disponebla laŭ la permesilo Krea Komunaĵo Atribuite 4.0 Tutmonda.
Bazita sur verko je https://www.liberafolio.org/2020/08/04/antonia-montaro-la-reta-ijk-superis-la-atendojn/.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *

*

code