ĈEĤA ESPERANTO-JUNULARO AKTIVAS 2015/02

(oficiala organo de ĈEJ redaktata de Václav ZOUZALÍK)

Inter la 24-a kaj 26-a de aprilo okazis en urbo Svitavy renkontiĝo Centrejo 2 okaze de 10-a datreveno de fondo de ĈEJ.

Je la 25-a de aprilo okazis Ĝenerala Asembleo de ĈEJ. Krom ŝanĝo de statuto de ĈEJ la asembleo ankaŭ decidis pri oferto de honora membreco al tri fondaj membroj de ĈEJ: Dagmar MATĚJŮ (denaske CHVÁTALOVÁ), Marek BLAHUŠ kaj Tomáš BŘICHÁČEK.

Kvin el niaj membroj partoprenis jubilean 10-an Someran Esperanto-Studadon en slovakia urbo Martin. Kompreneble ĉi tie ne povis niaj membroj resti nur kiel pasivaj konsumantoj, sed prizorgis drinkejon, preparis prelegojn, gvidis kurson de ĉeĥa lingvo, ktp.

Niaj membroj ankaŭ partoprenis ĉijaran IJK-on en Wiesbaden okazitan ekde la 2-a ĝis la 9-a de aŭgusto. Rilate al tio ni ankaŭ organizis “Okcidentan Karavanon” al kiu aliĝis ankaŭ esperantistoj el Slovakio.

Praga klubo de ĈEJ rekomencos regule renkontiĝadi ekde la 24-a de septembro. La renkontiĝoj okazos ĉiuĵaŭde ekde la 19-a horo en klubejo je adreso Ve Smečkách 25. Ekde oktobro Praga klubo de ĈEJ okazigos publikajn kursojn de Esperanto. Pli da informoj pri la kurso aperos baldaŭ sur nia retejo.

Retpaĝaro de ĈEJ troviĝas ĉe http://mladez.esperanto.cz/

Permesilo Krea Komunaĵo
ĈEĤA ESPERANTO-JUNULARO AKTIVAS 2015/02 fare de Václav Zouzalík estas disponebla laŭ la permesilo Krea Komunaĵo Atribuite 4.0 Tutmonda.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *

*

code