(oficiala informilo de ĈEJ redaktata de Václav ZOUZALÍK)
Ekde la 14-a ĝis la 22-a de julio 2018 okazis la 12-a Somera Esperanto-Studado, ĉijare en la urbo Liptovský Mikuláš. Dum la renkontiĝo, kiun partoprenis pluraj el la membroj de ĈEj, okazis la lasta parto de Erasmus+ projekto pri instruista trejnado.
La 74-a Internacia Junulara Kongreso okazis ekde la 4-a ĝis la 11-a de aŭgusto 2018 en la urbo Badaĥozo, Hispanio. Prezidanto de ĈEJ Paulína JALAKŠOVÁ estis elektita kiel Komitatano Ĉ kaj vicprezidanto de ĈEJ Léon KAMENICKÝ estis elektita kiel vicprezidanto de TEJO.
Fine de septembro ĈEJ respondis al publika konzultado de Eŭropunia publika rajtoprotektanto pri uzo de lingvoj en EU. La respondojn vi povas publike legi je [1].
ĈEJ estis reprezentata dum Festivalo de Demokratio en Prago inter la 5-a ĝis la 11-a de oktobro 2018. Nome de ĈEJ partoprenis ĝin 4 niaj membroj kaj 1 alilanda vizitanto.
Ekde la 18-a ĝis la 21-a de oktobro 2018 okazis Konferenco pri Aplikoj de Esperanto en Scienco kaj Tekniko en Modra, Slovakio. Ĝin partoprenis ankaŭ 2 membroj de ĈEJ kaj niaj tri honoraj membroj Petr CHRDLE, Marek BLAHUŠ kaj Miroslav MALOVEC, pluraj el ili ĉiuj ankaŭ kontribuis per propraj prelegoj.
Honora membro de ĈEJ Marek BLAHUŠ estis intervjuita de la podkasto kern.punkto pri genetika genealogio. La podkasto intervjuis ankaŭ Václav ZOUZALÍK pri aŭtoraj rajtoj kaj Krea Komunaĵo. La epizodoj aperos fine de tiu ĉi jaro.
Je la 30-a de oktobro 2018 radiostacio Český rozhlas Plus elsendis 19-minutan programeron pri Esperanto, pri KAEST kaj pri denaskuloj. La tutan epizodon vi trovos je [2].
Ekde la 7-a de novembro 2018 ĉiun duan merkredon je la 19:00 okazas kursoj de Esperanto en Nacia Teĥnika Biblioteko en Prago.
Retpaĝaro de ĈEJ troviĝas ĉe http://mladez.esperanto.cz/
ĈEJ AKTIVAS 2018/02 fare de Václav Zouzalík estas disponebla laŭ la permesilo Krea Komunaĵo Atribuite 4.0 Tutmonda.