Centrejo 2

Same kiel pasintjare, ankaŭ ĉijare ni invitas vin al Centrejo, kiu ĉifoje estos ĉefa aranĝo de festado de 10-a datreveno de ĈEJ-refondiĝo.

Kiam: 24-a – 26-a aprilo 2015
Kie: Svitavy, Ĉeĥio
Kiom: 550 CZK (membroj de ĈEJ 500 CZK) – enkalkulita loĝ-kotizo kaj program-kotizo.

Krom la festado ni pli profunde interkonatiĝos, ludos urban ludon kaj… nu, ne ĉion vi volu scii antaŭe, almenaŭ io devas esti surprizo…

Por partopreni simple plenigu aliĝilon

Nu, sed por tiuj, kiuj ne ŝatas surprizojn ni havas ankaŭ programon:

Vendredo
19:00 – 19:30 Bonvenigo kaj malfermo
19:30 – 20:30 Vespermanĝo
20:30 – … Interkona vespero

Sabato
8:30 – 9:30 Matenmanĝo
10:00 – 12:00 Urba ludo
12:00 – 13:30 Tagmanĝo
14:00 – 15:00 Ĝenerala asembleo de ĈEJ
15:00 – 16:00 Grupkostruado
16:00 – ??:00 Manlaboroj
19:00 – 20:00 Vespermanĝo
20:30 – … Celebrado de la 10a datreveno de ĈEJ
20:30 Solena tosto
21:00 Konkurso pri ĈEJ
22:30 Retrorigardo al 10 jaroj de nova ĈEJ
00:00 Noktomeza surprizo

Dimanĉo
9:00 – 10:00 Matenmanĝo
10:30 – 12:00 Kunlaboroj de ĈEJ kun aliaj organizoj dum venontaj grandaj aranĝoj

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *

*

code