Ĉu vi venas el Ukrainio? Kiel ni povas helpi al vi?

Esperantistoj el Ukrainio, kiuj venis en Ĉeĥion studi, labori aŭ kaŝi sin antaŭ la milito, kontaktu nin je retadreso cxej-estraro(ĉe)esperanto.cz aŭ per nia FB-paĝo. Ni havas klubojn en Prago kaj Brno, pri konkreta helpo ni povas interkonsenti individue: ĉu vi bezonas babili, informojn pri diversaj aferoj aŭ volas aliĝi al ĉeĥia Esperanto-movado.

Informojn pri restado en Ĉeĥio vi povas trovi je retejo de Ĉeĥia Ministerio pri Internaj Aferoj (en la ukraina aŭ la ĉeĥa). Similajn informojn ofertas ankaŭ Ĉeĥia Radio en la rusa.

Ĉu vi bezonas informojn pri vojaĝado en Ĉeĥion aŭ ene de Ĉeĥio aŭ aliajn praktikajn informojn? Rigardu Vikivojaĝojn. Bazajn frazojn en ĉeĥa lingvo ofertas ĉeĥa frazlibro.

En Telegramo ekzistas grupo por esperantistoj en Ĉeĥio kaj Slovakio Esperanto sk-cs.

Liston de kuracistoj, kiuj senpage akceptas rifuĝintojn el Ukrainio eĉ sen ankoraŭ pretigitaj dokumentoj eblas trovi je https://lekariproukrajinu.cz/ (en la ukraina, en la ĉeĥa kaj en la angla).

En Brno funkcias Ĉeĥlingva renkontiĝo (FB-grupo), kiu estas neformala renkontiĝo de homoj, kiuj volas lerni la ĉeĥan. Tie oni povas praktiki la lingvon kaj renkontiĝi kun novaj homoj (inklude homoj el Ĉeĥio, Ukrainio kaj Rusio).

Alvenintoj el Ukrainio sciu, ke la centro en Prago estas plenŝtopita kaj ke eblas uzi centrojn en aliaj grandaj urboj, kiuj ne ĉiam estas samgrade uzataj.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *

*

code