Tago de Publika Havaĵo 2015

Hodiaŭ ni ne festas nur komencon de nova jaro, sed ankaŭ tion ke hodiaŭ liberiĝas verkoj de aŭtoroj mortintaj antaŭ 70 jaroj kaj eniras en publikan havaĵon. Hodiaŭ estas Tago de Publika Havaĵo (Public Domain Day).

Publikhavaĵaj verkoj estas verkoj de aŭtoroj, kiuj mortis antaŭ 70 jaroj (en EU kaj multaj aliaj landoj), ĉe kolektivaj verkoj la protekttempo kulkuliĝas ekde morto de lasta vivanta aŭtoro kaj ĉe anonimaj verkoj kie la aŭtoro ne estas konata la verkoj liberiĝas 70 jaroj ekde ĝia unua publikigo.

Publikhavaĵaj verkoj estas grava parto de nia kulturo. Oni povas labori kun ili ajnmaniere se oni ne malvalorigas ilin. Ni la finon de kopirajta protekto konsideras kiel avantagon, ĉar donas al ĉiu eblecon la verkon laŭtlegi, eldoni, traduki, kundividi, surscenigi aŭ filmigi.

Jen listo de aŭtoroj, kies verkoj estas ekde hodiaŭ liberaj:

  • Alexandr SOMMER BATĚK (15-a de junio 1874 – 6-a de aprilo 1944) – mezlerneja instruisto kaj esperantisto

  • Rudolf FRIDRICH (15-a de aŭgusto 1878 – 20-a de novembro 1944) – mezlerneja instruisto, tradukisto, fondinto de esperanta klubo en Prostějov (Ĉeĥio)

  • Petr GINZ (1-a de februaro 1928 – 28-a de septembro 1944) – aŭtoro, pentristo, denaskulo

  • Pavel HAAS (21-a de junio 1899 – 17-a de oktobro 1944) – komponisto

  • Emil HOLAN (26-a de oktobro 1905 – oktobro 1944) – propranome Emil HOFF; aŭtoro de popular-instruiga literaturo por junularo en Ĉeĥoslovakio

  • Emma L. OSMOND (7-a de oktobro 1868 – 1944) – tradukistino kaj esperantistino

  • Leopold PROCHÁZKA (23-a de novembro 1879 – 29-a de marto 1944) – verkisto

  • Romain ROLLAND (29-a de januaro 1866 – 30-a de decembro 1944) – verkisto, Nobel-premiisto pri literaturo

  • Antoine DE SAINT-EXUPÉRY (29-a de junio 1900 – 31-a de julio 1944) – verkisto kaj aviadisto

  • Adolf SCHMIDT (23-a de julio 1860 – 17-a de oktobro 1944) – geofizikisto kaj esperantisto

Permesilo Krea Komunaĵo
Ĉi tiu verko estas disponebla laŭ la permesilo Krea Komunaĵo Atribuite 4.0 Tutmonda.

2 thoughts on “Tago de Publika Havaĵo 2015

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *

*

code