Karaj membroj de ĈEJ,
Ni ŝatus inviti vin ĉiujn al nia Ĝenerala Asembleo. Ĝi okazos sabate, la 23-an de Aprilo, je 13:00 en la restoracio U Skřetů en Prago (Milady Horákové 818). Tagmanĝo kaj unu drinkaĵo estos kovrita por ĉiu plena membro.
Samtempe ni ŝatus inviti ĉiujn kandidatiĝi en la estraron. Sian intencon sufiĉas esprimi responde al tiu ĉi mesaĝo kaj skribi kelkajn bazajn informojn pri vi. Tiam estas grave, ke vi ankaŭ venu al la Asembleo. Kandidatiĝi eblos ankaŭ surloke. Se vi scivolemus pri tio kio signifas esti en estraro de ĈEJ, ne hezitu demandi nin, la nunaj estraranoj ankaŭ pretas esti je dispono dum viaj unuaj monatoj en la estraro.
Krom la elektado de estraro, ni ankaŭ pridiskutos la estontecon de ĈEJ kaj simple (Esperant)umos kune.
Ni antaŭĝojas vidi vin!
Programo:
- Komenco, enlistigo de partoprenantoj
- Raportoj de la komitatanoj kaj de Revizia Komisiono
- Estonteco de ĈEJ (diskuto), SES 2022, la kontrakto kun ĈEA
- Kandidatiĝoj por la Komitato kaj Revizia Komisiono
- Balotoj por la Komitato kaj Revizia Komisiono
- Ceteraĵoj
- Fino