Jubilea Ĝenearala Asembleo de Ĉeĥa Esperanto-Junularo okazos je la 28-a de novembro 2020 je 16:00 enrete je https://meet.jit.si/CxEJGxeneralaAsembleo2020. Dum la Ĝenerala Asembleo oni prezentos agadon de ĈEJ de la lasta jaro, okazos balotoj por la Estraro kaj per tosto ni festos nian 15-an jubileon.
Kompleta programo:
1. Malfermo de la Ĝenerala Asembleo
2. Kontrolo de kvorumo
3. Aprobo de tagordo
a. Propono kaj voĉdonado pri ŝanĝoj en la tagordo
4. Raporto pri antaŭa mandato:
a. Kasisto
b. Vicprezidanto
c. Prezidanto
5. Prezento de planoj por venonta mandato
6. Elektoj:
a. Prezentado de kandidatoj
b. Voĉdonado pri nombro de komitatanoj
c. Voĉdonoj por Estraro
– Prezidanto
– Vicprezidanto
– Kasisto
– Aldonaj estraranoj
d. Voĉdonoj por Revizia Komisiono
7. Aliaĵoj
8. Tosto por 15 jaroj de ĈEJ
9. Fermo
Fine ni petas membrojn, kiuj ankoraŭ ne faris tiel, pagi membrokotizon por tiu ĉi jaro. La pagita membrokotizo estas necesa por balotado dum la Ĝenerala Asembleo kaj kandidatiĝo por postenoj en la estraro de la asocio. Interesiĝantoj pri kandidatiĝo por la estraraj postenoj, kiuj ne povos partopreni Ĝeneralan Asembleon, povas anonci sian kandidatiĝon je retpoŝtadreso cxej-estraro [ĉe] esperanto [punkto] cz.