Ni ŝatus informi vin ke ni sukcese ricevis subvencion por realigi projekton “BET – Best Practices on Teaching/Plej Bonaj Praktikoj en Instruado” kadre de Erasmus KA2, kies kunordiganto estos ĝuste ĈEJ
Kia speca projekto ĝi estas?
Ĉar ni estas organizo bazita je esperanto lingvo, nia celo restos plibonigado de neformala instruado ĝuste de tiu ĉi lingvo. Dum unu jaro ni renkontiĝos 4-foje kune kun niaj partneraj organizoj (entute 7), uzante la tempon por kreado de instruista materialo kaj kundivido de plej bonaj praktikoj kiam instruanto, kio povus esti utila ankaŭ por disvastigo de aliaj lingvoj.
Kie kaj kiam?
La unua projekta – renkontiĝo okazos en Italio septembre/oktobre. Poste ni renkontiĝos en Bialistoko, Pollando decembre. Plej grava trejnado okazos en ĉarmega franca urbo Toulouse kaj la projekton ni finos dum SES okazonta en Slovakio, kie niaj novaj trejnotaj instruistoj povus montri siajn kapablojn.
Pli da informoj baldaŭ aperos ĉe la retpaĝo de nia organizo (mladez.esperanto.cz), kie ni strebos ĉiam enmeti plej freŝajn novaĵojn.