Deklaro de membroj de Klubo de ĈEJ en Brno pri la atakoj en Parizo

Ni, membroj de Klubo de Ĉeĥa Esperanto-Junularo en Brno kondamnas la atakojn je la 13-a de novembro 2015 en Parizo kaj kondolencias al ĉiuj postlasitoj kaj al vunditoj kaj iliaj proksimuloj.

Malgraŭ tio, ke ni loĝas, studas kaj laboras en metropolo de Moravio, ni sentas, ke ĉi-atako persone tuŝas nin. Ĉar ni estas homoj kiuj havas multajn amikojn vivantajn ekster Ĉeĥa Respubliko, ni konscias, ke dum la atako povus esti vundita aŭ mortigita iu de niaj amikoj aŭ proksimuloj.

Ĉar ni estas homoj kiuj deziras vivi en paco, ni kondamnas senkialan uzon de perforto kontraŭ civiluloj. La atako nur montris brutalecon, senrespekton kaj malkuraĝon de la homoj, kiuj partoprenis la atakon. Nia celo ne estas solvi konfliktojn per forto sed per komuna dialogo.

Samtempe ni ne volas rezigni pri racia pensado. Malracia timo, kies ekestigo estis unu el la plej ĉefaj celoj de la atakintoj, povas rezulti en limigon de racia pensado kaj sana memreflexivo kaj ankaŭ ĝi povas rezulti en hastaj decidoj kaj kategoriaj kondamnoj. Pro la timo povas ankaŭ kutime racie pensantaj homoj agi tiel, ke ili normale almenaŭ hontu pro tiaj agoj. Se ni lasus nin tiel agi, ni farus bonan servon al la atakantoj. Kiel homoj, kiuj renkontis dekoj ĝis centoj diversaj homoj el kelkaj dekoj de diversaj landoj, ni konscias pri tio, kiel grandaj povas esti diferencoj inter unuopaj membroj de unu grupo, sendepende de tio ĉu temas pri loĝantoj de unu urbo aŭ ŝtato, ĉu temas pri anoj de unu nacio, kredantoj de unu religio aŭ ĉu temas pri homoj de la sama raso aŭ seksa orientiĝo aŭ identeco.

En Brno je la 16-a de novembro 2015.

Permesilo Krea Komunaĵo
Deklaro de membroj de Klubo de ĈEJ en Brno pri la atakoj en Parizo fare de Václav ZOUZALÍK estas disponebla laŭ la permesilo Krea Komunaĵo Atribuite 4.0 Tutmonda.

One thought on “Deklaro de membroj de Klubo de ĈEJ en Brno pri la atakoj en Parizo

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *

*

code