Nova retejo pri Volontula Lingvoinstruado pretas!

Ni ĝoje anoncas vin, ke la nova retejo de ĈEJ – instruado.esperanto.cz jam pretas. Vi trovos tie 9 lecionoj pri Plej Bonaj Praktikoj en Volontula Lingvoinstruado, konsistante el temoj kiel ekzemple: publika parolo, kiel instrui diversajn specojn da kursoj, didaktiko, metodiko kaj multon pli. Fine de ĉiu leciono eblas testi sin en nove akiritaj konoj pere de diverspecaj kvizoj.

Same, eblas post “teoria” spertiĝo uzi aŭdvidajn materialojn dum instruado de diversnivelaj esperantaj lecionoj. Certe ne forgesu uzi ekzercon: La Kuranta Elefanto, ĉar ĝia video simple mojosas :)

Krom Esperanto, ĝis fino de la jaro aldoniĝos angla kaj franca versio por certigi, ke la retejo estu utila ankaŭ ekster nia movado.

Fine, ni ŝatus nur mallonge mencii, ke la kreado de la retejo estis instigita surbaze de la Erasmus+ projekto pri Plej Bonaj Praktikoj en Lingvoinstruado kiun la organizo sukcese finkunordigas.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *

*

code