Ĉijare pasis 70 jaroj ekde morto de ekstraordinara knabo, ĉeĥa esperantisto el praga juda familio, kiu estis malgraŭ malfacileco de tempo de naziisma okupado kaj holokaŭsto ekstraordinare kreema kaj inspiriga ne nur por siaj samtempuloj.Petr Ginz naskiĝis en familio de Ota Ginz kaj Marie Ginz (naskiĝinta kiel Dolanská). Ota kaj Marie konatiĝis dum 13-a Universala Kongreso de Esperanto, kiu okazis en 1921 en Prago. Sep jaroj poste, je la 1-a de februaro 1928, naskiĝis ilia unua filo Petr, du jaroj poste ankaŭ filino Chava Ginzová (hodiaŭ Chava Pressburger).
Esperanto estis grava afero en ilia familio. Ĝi estis uzata iter iliaj gepatroj kaj ankaŭ kiel familia sekreta lingvo uzata iter la infanoj kiam ili ne volis ke iu komprenu al ili. Petr kaj Chava do estas denaskaj Esperanto-parolantoj.
Petr jam en juna aĝo esprimis sian kreeman talenton. Li ege ŝatis romanojn de Jules Verne, kiam li estis ĉirkaŭ 12 li skribis sian propran romanon Vizito el prahistorio (ĉeĥe Návštěva z pravěku), kiu estis inspirigita de liaj ŝatataj romanoj de Jules Verne. Krome li ankaŭ ŝatis desegni, interesiĝis pri teĥniko, literaturo, historio, geografio kaj pri multaj aliaj aferoj. Dum sia tuta vivo li verkis 120 desegnaĵojn kaj linoleumaj gravuraĵoj.
Je la 16-a de marto 1939 deklaris Hitler areon de Bohemio kaj Moravio (historiaj landoj en hodiaŭa Ĉeĥio) kiel Protektoraton, kiu tiamaniere iĝis rekta parto de naziisma Germanio. Kiam Petr estis 14 (en 1942), li estis internigita en geto de Terezín kune kun 300 aliaj knaboj inter aĝo 11 kaj 17. Petr tie iĝis redaktoro de kontraŭleĝa porinfana revuo Vedem (esperante Ni Gvidas), kiu danke al laboro de Petr estis eldonita ĉiausemajne inter 1942 kaj 1944. En la revuo aperadis informoj pri eventoj en geto, propraj poemoj kaj rakontoj skribitaj de la knaboj mem kaj ankaŭ raportaĵoj el diversaj laborejoj, kiuj estis en la geto (forĝejoj, bakejoj kaj eĉ el kremaciejo).
Malpli konata afero estas, ke dum sia loĝado en la geto Petr komencis parkere skribi ĉeĥo-esperantan vortaron, aŭ ke li motivigis kelkajn kontrubuantojn de revuo Vedem per manĝaĵo ricevita de liaj gepatroj. En Terezín li ankaŭ skribis sian plej faman desegnaĵon Luna Pejzaĝo (ĉeĥe Měsíční krajina), kiu montras elvidon al la Tero de la Luno.
En septembro 1944 estis pliopo de la knaboj el geto de Terezín transportita al masmortiga koncentrejo en Aŭŝvico. Petr estis inter tiuj, kiuj estis tuj post ilia alveno senditaj en gasĉambrojn. Chava Ginz, kiu alvenis al Terezín unu jaro kaj duono post ŝia frato, kaj Ota Ginz, sendita al Terezín en februaro 1945, ĝisatendis la liberigon.
La unua izraela kosmonaŭto Ilan Ramon, kiu flugis en kosmon per usona kosmoŝipo Columbia en 2003 kunprenis kun si kiel simbolo de holokaŭsto kopion de desegnaĵo Luna Pejzaĝo de Petr Ginz, kiun li trovis antaŭ sia vojaĝo en muzeo ĉe memorejo Jad Vaŝem en Jeruzalemo. Dum revena vojo je la 1-a de februaro 2004 (en la naskiĝtago de Petr Ginz), kosmoŝipo Columbia bruliĝis en atmosfero. Neniu el la sep kosmonaŭtoj ne travivis la akcidenton.
En 2011 estis kreita filmo La Lasta Flugo de Petr Ginz (angle The Last Flight of Petr Ginz).
Je la 1-a de januaro 2015 laŭ nuntempa aŭtorrajta leĝo, la verkoj de Petr Ginz (liaj revuaj artikoloj, romano Vizito el prahistorio kaj liaj desegnaĵoj) eniros en publikan havaĵon. Tio ne validas por lia taglibro, kiun kiel libro eldonis lia fratino Chava en 2005. Tio ĉi estas plia ŝanco por disvastigo de liaj revoj, imagoj kaj atesto pri lia malfacila tempo.
Tiu ĉi artikolo estis skribita kadre de festoj de Tago de Publika Havaĵo 2015 (Public Domain Day 2015).
Ligiloj
- La esperantisto kiu vojaĝis el la getto al la kosmo; Libera Folio
- V Columbii shořel symbol holocaustu; Radio Praha (ĉeĥe)
Ĉi tiu verko estas disponebla laŭ la permesilo Krea Komunaĵo Atribuite 4.0 Tutmonda.