(oficiala organo de ĈEJ redaktata de Václav Zouzalík)
En novembro membroj de ĈEJ (inklude honoraj membroj Petr CHRDLE kaj Miroslav MALOVEC) partoprenis Konferencon pri Aplikoj de Esperanto en Scienco kaj Teĥniko (KAEST) en Modra (Slovakio) kaj akompanan AMO-seminarion.
Dum KAEST ankaŭ nova esperantlingva podkasto kern.punkto intervjuis Václav ZOUZALÍK pri projekto Vikidatumoj. La epizodon vi povas aŭskulti ĉe [1].
Multaj esperantistoj, membroj de ĈEJ, SKEJ kaj ĈEA partoprenis Vikikonferencon okazintan je la 29-a de novembro 2014 en Brno. Marek BLAHUŠ estis ĝia ĉeforganizanto. Vikikonferencon regule okazigas organizo Vikimedio de Ĉeĥa Respubliko (Wikimedia Česká republika), pasintjare la unuan fojon ekster Prago. Pli pri Vikikonferenco vi povas trovi ĉe [2].
Je la 19-a de decembro radiostacio Český rozhlas Plus en sia programo Radioforumo (Radiofórum) parolis kun publiko pri temo “ĉu esperanto daŭre havas sencon kiam ĉie estas angla lingvo”. La diskuton partoprenis pertelefone kiel gasto Marek BLAHUŠ. La programeron vi povas aŭdi je [3].
Fine de la jaro niaj membroj partoprenis junularan renkontiĝon JES en Blankakvo (Weißwasser/Běła Woda, Germanio).
Je la 1-a de januaro ni kiel la unua organizo en Ĉeĥio partoprenis Tagon de Publika Havaĵo (Public Domain Day) kaj publikigis liston de aŭtoroj, kies verkoj ne estas ekde tiam aŭtorrajte protektataj [4]. Al nia alvoko aliĝis ankaŭ organizo Vikimedio de Ĉeĥa Respubliko (Wikimedia Česká republika) [5].
Daŭre funkcias kunlaboro de ĈEJ kaj SKEJ (konata kiel ĈeSKEJ). Dum semajnfino de la 20-a ĝis la 22-a de februaro tri niaj membroj partoprenis kunvenon de SKEJ en Partizánske (Slovakio).
Retpaĝaro de ĈEJ troviĝas ĉe http://mladez.esperanto.cz/
ĈEĤA ESPERANTO-JUNULARO AKTIVAS 2015/01 fare de Václav ZOUZALÍK estas disponebla laŭ la permesilo Krea Komunaĵo Atribuite 4.0 Tutmonda.