ĈEJ AKTIVAS 2020/01

(oficiala informilo de ĈEJ redaktata de Václav ZOUZALÍK)

Je la 14-a de septembro 2019 okazis en la Esperanto-muzeo en Svitavy inaŭguro de ekspozicio pri 50-jara datreveno de restarigo de Esperanto-movado en hodiaŭa Ĉeĥio kaj pri ĉeĥia junulara E-movado. Post la inaŭguro okazis planto de arbo kaj prelegoj pri junulara E-movado kaj pri ĉi-jara IJK en Slovakio.

Ekde la 17-a ĝis la 20-a de oktobro okazis en Brno jubilea Konferenco de Ĉeĥa Esperanto-Asocio. ĈEJ prezentis tie la IJK-on 2019 en Slovakio kaj solene salutis la kongresanojn.

Pluraj membroj de ĈEJ festis alvenon de nova jaro dum Junulara Esperanto-Semajno en Karlovo, Pollando, kiun tradicie kunorganizas Germana kaj Pola Esperanto-Junularoj.

Je la 10-a de februaro okazis la unua Praga Esperanto-Meetup. Okazis diskutoj kun la alvenintoj kaj tabloludado. Pliaj informoj je [1].

La ĉi-jara Centrejo (la renkontiĝo de ĈEJ) okazos somere aŭ aŭtune en Brno. Precizaj datoj kaj pliaj informoj pri la programo kaj kotizoj venos baldaŭ.

Internacia Junulara Kongreso okazos ĉi-jare pure en Interreto. Partopreni ĝin do povas esperantistoj de ĉiuj landoj sen neceso vojaĝi. La datoj dume ne ŝanĝiĝis kaj restas ekde la 11-a ĝis la 18-a de julio. Pliajn informojn eblas trovi je [2].

Somera Esperanto-Studado 2020 ankaŭ okazos Interrete dum la sama semajno, kiel planite, t.e. ekde la 18-a ĝis la 26-a de julio 2020. La unua SES en Ĉeĥio okazos en 2021. Pliajn informojn eblas trovi je [3].

Universala Esperanto-Asocio decidis ebligi senpagan elŝuton de sia revuo Esperanto. Elŝuteblaj estas la maja numero 2020 kaj ĉiuj numeroj pli malnovaj ol unu jaro ĝis la jaro 2002. Sufiĉas iri al [4].

Retpaĝaro de ĈEJ troviĝas je http://mladez.esperanto.cz/

Permesilo Krea Komunaĵo
ĈEJ AKTIVAS 2020/01 fare de Václav ZOUZALÍK estas disponebla laŭ la permesilo Krea Komunaĵo Atribuite 4.0 Tutmonda.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *

*

code