Invito al la Ĝenerala Asembleo de Ĉeĥa Esperanto-Junularo

Karaj membroj kaj amikoj de Ĉeĥa Esperanto-Junularo,

Nome de la nuna estraro de la organizo, mi ŝatus inviti vin al la Ĝenerala Asembleo, kiu okazos la 10-an de Decembro 2017 je la 14-a horo (CET) en Prago (ekzakta adreso: Jirečkova 5, Prago 7, Ĉeĥa respubliko).

La malneto de la programo estas jena:

  1. Malfermo de la Ĝenerala Asembleo (prezidanto) + kontrolado de kvorumo
  2. Aprobo de la fina versio de la programo – (mal)aldono de ĝiaj punktoj
  3. Raporto de la Komitato (inkl. Financan raporton kaj evaluadon de kunlaboro en ĝi)
  4. Raporto de la Revisia Komisiono
  5. Prezentado de kandidatoj por la estraro (Lasta eblo kandidatiĝi)
  6. Balotoj:
    1. Elektado de Komitato
      • Prezidanto
      • Vicpredizanto
      • Kasisto
      • 2 Aldonaj Estraranoj
    2. Elektado de Revisia Komisiono
      • Elektado de la 3 membroj de ĝi
  7. Laborgrupoj
      • Strategia plano – 2018-2020
      • Projektoj Erasmus+
      • Aliaj
  8. Spaco por fina diskutado
  9. Fermo de la Ĝenerala Asembleo (elektota prezidanto)

 

Kandidatiĝoj al la estraro

Ni rekomendas al la tiuj kiuj volus kandidatiĝi, sendi retmesaĝon (mladez.esperanto@gmail.com) al la organizo, enhavantan motivleteron kaj vivresumon (ideale esperante) indikante al kiu posteno vi ŝatus kandidatiĝi.

Ĉeesto en la Ĝenerala Asembleo

Ĉeesti povas ĉiuj, kiuj aŭ estas membroj aŭ neformalaj amikoj de la organizo kondiĉe ke oni provizos nin je sukbriko en la prezentolisto. Ĉeesti vi povas aŭ persone, aŭ rete (SKYPE, Hangouts, ktp.) – bv. Sciigi nin pri tio sendante privatan respondon al ĉi retmesaĝo. Voĉdoni povas ĉiuj, kiuj antaŭ komenco de la Ĝenerala Asembleo pagis membrokotizon kaj plenumis aliĝilon por iĝi membro de la organizo.

Kaze de demandoj ne hezitu kontakti nin.

Ni antaŭĝojas vian ĉeeston,

Nome de la ĈEJ estraro,

Léon Kamenický (prezidanto)

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *