Malgraŭ tio, ke la situacio ĉirkaŭ la tutmonda pandemio de la malsano COVID-19 kaj restriktoj de vojaĝado, ne permesas al ni renkontiĝadi same kiel dum pasintaj jaroj, esperantistoj trovis vojon, kiel ne perdi la travivaĵojn kaj tradiciojn kunligitajn ĉefe kun someraj renkontiĝoj kaj kongresoj. Plejmulto da ili translokiĝis al Interreto.
Universala Esperanto-Asocio komencis jam je la 20-a de junio sian Mondan Festivalon de Esperanto, kiu estas “tegmenta” aro da prelegoj kaj de ĉiuj ĉefaj retaj Esperanto-aranĝoj. Ĝi daŭros la tutan someron.
Jam komence de julio okazos Internacia Junulara Kongreso, ekde la 10-a ĝis la 18-a de julio 2020.
Kiu ankoraŭ ne sentas sin sufiĉe sperta por partopreni la “grandan” kongreson, ĝi povas unue plibonigi sian Esperanto-nivelon dum Somera Esperanto-Studado, kiu okazos ekde la 18-a ĝis ls 26-a de julio. La ĉefa parto estos dusemajnfina instruado ekde komencintoj (A2) ĝis plenaj spertuloj (C1), aldone kun spertaj instruistoj ĝuste ĉe Vi hejme. Kompreneble ne okazos nur instruado, sed same kiel dum la aliaj aranĝoj vi povas antaŭĝoji pri prelegoj kaj koncertoj.
Kiu pli multe komprenas komputilojn kaj programadon (aŭ grafikon), ĝi povas provi Someran Esperanton-Programadon kaj evoluigi retajn projektojn en Esperanto aŭ de la aliaj partoprenontoj, aŭ siajn proprajn. La kodummaratono (hackathon) daŭros ankaŭ ekde la 18-a ĝis la 26-a de julio.
Anstataŭ tradicie la plej granda kaj la plej grava Universala Kongreso de Esperanto en la sama termino ekde la 1-a ĝis la 8-a de aŭgusto okazos Virtuala Kongreso de Esperanto. Dank’ al tio estos konservita multe de la tradicia programo de la Universala Kongresoj, nur sen longaj vojaĝoj.
Koronovirusa somero en Esperantujo fare de Václav ZOUZALÍK estas disponebla laŭ la permesilo Krea Komunaĵo Atribuite 4.0 Tutmonda.