Raporto pri instruista trejnado kadre de Erasmus+ projekto en Tuluzo

Inter la 14-a kaj 17-a de marto okazis en Tuluzo la dua parto de la instruista trejnado. ĝin partoprenis plejparte la samaj trejnitoj kiel la enkondukan trejnadon. La tiamaj trejnistoj, Szilva Szabolcs kaj Jana Kamenická denove gvidis kelkajn sesiojn. Krome, ĉifoje ni povis ĝui ankaŭ la sesiojn de aliaj trejnistoj: Christophe Chazarein kaj Przemysław Wierzbowski. La trejnado estis ege intensa, ege kvalita kaj donis kelkajn neforgeseblajn spertojn.

La trejnado kovris diversajn temojn. Ni komencis kun la sufiĉe teoria, sed tamen ege interesa kaj utila sesio pri KER, ĝia ekesto, la kapabloj en diversaj niveloj, ktp. Ni ankaŭ priparolis, kiel eblas rekte uzi la KER-sistemon en la instruado, ekzemple per preni taskojn el la priskribo de la kapabloj.

Rilate al la materialoj ni havis plurajn sesiojn. En unu ni faris superrigardon de la ekzistantaj lernolibroj, kaj pridiskutis, kiuj estas la avantaĝoj kaj la malavantaĝoj de la diversaj libroj, por kiaj lernantoj/kursoj taŭgas kiaj libroj, kaj kiajn ekzercojn necesas aldoni, por ke ĉiuj lingvaj kapabloj de la lernantoj evoluiĝu.

Alia sesio temis pri memkreado de materialoj. Unue ni rigardis diversajn tipojn de taskoj kaj parolis pri la ecoj de la „ideala ekzerco”, kaj poste ni havis ŝancon mem krei kelkajn ekzercojn kaj fari registraĵon.

Dum alia sesio temis pri esperanta kulturo, kiel proponi taŭgajn kulturaĵojn kaj informojn al la interesiĝantoj kaj kiel uzi la kantojn, poemojn, ktp dum la lecionoj. Ni ankaŭ menciis ludojn, kiuj povas plibuntigi la kursojn servante diversajn edukajn celojn.

Plue, ni parolis pri tio, kiel instrui en diversaj specoj de kursoj, pri kiaj faktoroj oni devas nepre atenti dum la planado de la kurso kaj dum instruado. Estis ege utila, ke dum tiu ĉi sesio ni ankaŭ iom tuŝis temojn kiel merkatiko, financado, ktp, pri kiuj oni ofte forgesas se temas pri instruado, sed sen kiuj ja ne eblas vivteni kurson.

Por instrui Esperanton unu el la plej gravaj aferoj estas, ke oni mem bone parolu. Konsiderante tion, ni havis sesion pri gramatiko, kie ni devis instrui al la aliaj tiun gramatikeron, kun kiu ni mem havis problemojn. Al mi ege plaĉis tiu metodo, ĉar dum la preparado kaj la klarigado ni vere havis ŝancon profunde kompreni la temon.

La plej interesa sperto kaj la plej granda travivaĵo estis sendube tio, ke ni havis eblecon fari kelkminutajn fulmlecionojn de Esperanto al junaj rifuĝintoj. Estis tio granda defio, ja por kelkaj el ni tio estis la unua fojo por vere instrui, sed la junuloj estis ege scivolemaj kaj lernemaj, do la lecionetoj estis sukcesaj.

Por resumi, la trejnado estis vere intensa, foj-foje eĉ sufiĉe laciga, sed ni denove lernis multe da utilaj aferoj, kiujn ni certe povos uzi kiam ni instruos. La sekva – kaj bedaŭrinde fina – parto de la trejnado okazos dum SES.

Veronika Venislovas, Fotoj de Przemyslaw Wierzbowski

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *

*

code